Mortintoj ne mortas

· Legion of Good Will
Ebook
310
Pages
Eligible
Ratings and reviews aren’t verified  Learn More

About this ebook

La mistero de morto ĉiam ekscitis la scivolon de la civilizacioj en la mondo, kiuj faras siajn riverencojn al la nekonato. Pri kio temas? Kio efektive okazas post ĝi? Ĉu ekzistas la Transtombo? Ĉu estas eble interagi kun ĝi? Jen unu okazaĵo ŝanĝis la Historion: Jesuo, la Rabeno el Galileo, resurektis, kaj venkis tion, kio hantadis la popolojn. Ekde tiu unika faro, Paiva Netto ĵetas lumon sur la fundamentajn demandojn pri la vivo, kaj ekkriis: “Post la Resurekto de la Kristo, la morto ne plu estis la ombra eniro en Nenion. Kiam la Ĉiela Amiko montris la Malplenan Tombon, tiam Li estingis la neeblojn!” Ĉu vi jam aŭdis pri psi-fenomenoj kaj pri perinstrumenta transkomunikado? Ĉu vi scias, ke la verko La Respubliko, de Platono, registris sperton pri preskaŭ morto? 

Ekkonu, inter aliaj temoj, pionirajn esplorojn de renomaj akademiaj centroj pri la realeco de post-vivo, kaj raportojn de eminentaj religiuloj, ateistoj, mediumoj, sciencistoj, filozofoj, politikistoj, inventistoj, artistoj, verkistoj, pri la mediumeca naturo kaj la spirita vivo. Fine de tiu vojo, ankaŭ vi estos invitita ekkrii: Mortintoj ne mortas!

About the author

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV) kaj prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”.

Rate this ebook

Tell us what you think.

Reading information

Smartphones and tablets
Install the Google Play Books app for Android and iPad/iPhone. It syncs automatically with your account and allows you to read online or offline wherever you are.
Laptops and computers
You can listen to audiobooks purchased on Google Play using your computer's web browser.
eReaders and other devices
To read on e-ink devices like Kobo eReaders, you'll need to download a file and transfer it to your device. Follow the detailed Help Center instructions to transfer the files to supported eReaders.