Esperanto kaj socialismo?: Pri la movado sur la "alia flanko"

· Mondial
4.5
2 reviews
Ebook
64
Pages
Eligible
Ratings and reviews aren’t verified  Learn More

About this ebook

Kie estas niaj historiistoj? Ja en la fino (la 80aj jaroj), la movadanoj en la orienteŭropaj t.n. socialismaj landoj konsistigis preskaŭ la duonon de ĉiuj kolektivaj membroj de UEA; tie okazis la plej grandaj Universalaj Kongresoj en la historio de Esperanto; pli ol la duono de ĉiuj turismaj aranĝoj de la Esperanto-movado en 1988 okazis en ĝuste tiuj landoj, kaj nenie la movado estis evoluigita tiel organizite kaj kunlabore – ĉio forgesita, kaj ne plu grava?

Ne por ĉiu. Detlev Blanke, unu el la plej aktivaj orienteŭropaj esperantistaj funkciuloj, publikigis libreton titolitan “Esperanto kaj socialismo? Pri la movado sur la ‘alia flanko’” (DUA, REVIZIITA ELDONO 2007), kaj, kiel kutime ĉe Blanke, li reiras al la radikoj, por klarigi eĉ al la plej konservativa leganto, kiel esperantistaj funkciuloj en la socialismaj landoj trovis vojojn al la oficialigo de Esperanto en siaj landoj, kaj kial tiuj vojoj ofte reiris al la laborista Esperanto-movado en la unua duono de la 20-a jarcento; kial la movadoj en orienta Eŭropo serĉis, kaj kelkfoje ne atingis, la ekvilibron inter la politikeco de siaj radikoj kaj ĉiutagaĵoj unuflanke, kaj la neŭtraleco de UEA, en kiu ili volis membriĝi, aliflanke; kaj kiel eblis ke kun tiom da tabuoj en la pli-malpli fermitaj socioj de orienta Eŭropo estiĝis la nombre plej ampleksa kaj kvalite ofte plej dinamika parto de la Esperanto-movado en la mondo. 

Ratings and reviews

4.5
2 reviews

Rate this ebook

Tell us what you think.

Reading information

Smartphones and tablets
Install the Google Play Books app for Android and iPad/iPhone. It syncs automatically with your account and allows you to read online or offline wherever you are.
Laptops and computers
You can listen to audiobooks purchased on Google Play using your computer's web browser.
eReaders and other devices
To read on e-ink devices like Kobo eReaders, you'll need to download a file and transfer it to your device. Follow the detailed Help Center instructions to transfer the files to supported eReaders.